Mallonge pri mi.
   MOĴAJEV Pavel Nikolajeviĉ, mi naskiĝis la 16-an de februaro 1981 en Jalto (Krimeo, Ukrainio). Laŭ la klero mi estas medicinisto, studis en la Krimea Ŝtata Medicina Universitato "Georgijevskij". Nun mi laboras kiel laboranto en la katedro pri operacia kirurgio kaj topografia anatomio. Krom la laboro plej ĉefe mi okupiĝas pri Esperanto (vidu mian priesperantan paĝaron), muziko, poezio, tradukado, socioniko. Mi tre ŝatas klasikan muzikon kaj ĉion kreitan de A. L. Webber. Nun kun la edzino mi loĝas en Simferopolo (ĉefurbo de Krimeo). De ioma tempo en Esperantio mi kunportas la kromnomon Mevo.


   Kiel pasis la vivo.
   Mi naskiĝis en Jalto (Krimeo, Ukrainio) la 16-an de februaro 1981. Ĝis la jaro 1997 mi konstante loĝis en Jalto kun mia patrino. La patrino estas historiisto laŭ la fako, diverstempe laboris en lernejo kiel instruistino, kiel ekskurs-gvidantino, en la ministerio pri internaj ŝtat-aferoj.
   Dum infanaĝo mi frekventis infan-vartejon. Legi mi ekscipovis sufiĉe frue. En infaneco mi ŝatis legi, sed ekde mezo de la lernejo mi ial legis malmulte. En la korto mi ĉiam estis iu ĉefo inter la infanoj - mi ĉiam sukcesis elpensi ion interesan. Estante knabo mi tre ŝatis aŭskulti la sovetiajn popularajn kantojn.
   Malgraŭ ŝatado de muziko mi ĝis la lastaj jaroj malŝatis la muziklernejon, kiun frekventis de la 5-jara aĝo. Tamen mi sukcese finis ĝin pri pianludo. Samtempe mi ludis en blovorkestro kelkajn blovinstrumentojn.
   Sesjara mi ekfrekventis lernejon. La lernejo tiam estis la plej prestiĝa en la urbo, tie oni profunde instruis kaj lernis la anglan lingvon. La lernejon mi finis, ricevinte oran medalon (la plej honora distingo pro bonaj studpoentoj). Plej interesis min natursciencoj, precipe fiziko. Memstare mi okupiĝis pri astronomio. Malplej mi ŝatis historion kaj la rusan lingvon (malgraŭ ke ĝi ja estas mia gepatra lingvo kaj mi sukcesis okupi la unuan lokon en la tuturba olimpiko pri la rusaj lingvo kaj literaturo).
   Ekde la kvina studjaro mi ĉ. 2 jarojn okupiĝis pri ŝakludo. Ekde la sepa studjaro mi serioze okupiĝis pri fot-arto. Mi ŝatis ankaŭ piedpilkon, korbopilkon. Jam en la 7-a studjaro mi komprenis, ke volas fariĝi kuracisto. Ekde ĉ. la deka studjaro mi komencis iom verki versaĵojn kaj komponi muzikon.
   Proksimume en la 7-a studjaro mia karaktero abrupte ŝanĝiĝis. Anstataŭ aktiva gvidanto kaj "ĉefulo" mi fariĝis malkomunikema kaj diskreta (klare introvertiĝis). Tia mi restas ankaŭ ĝis nun.
   Somere 1997 mi sukcese trapasis la enir-ekzamenojn en la Krimea Ŝtata Medicina Universitato nomita omaĝe al Georgijevskij. Dum la unua jaro mi luis loĝejon, poste mi ekloĝis en komunloĝejo. Lernis mi pli-malpli sukcese, ofte partoprenis diversajn olimpikojn, aktivis en la poezia klubo "Inspiro". Dum la sesa studjaro mi ricevadis la honoran stipendion de la prezidento de Ukrainio. Dum labor-distribuo mi ricevis labor-lokon en la katedro pri topografia anatomio kaj operacia kirurgio.
   Somere 2000 mi komencis lerni Esperanton. Ekde printempo 2001 mi opinias min esperantisto (pli detale pri mia E-vivo vidu en la aparta dosiero).
   Aŭtune 2003 mi edziĝis. Nun mi laboras kiel laboranto en la supre menciita katedro. Kun la edzino mi loĝas en Simferopolo (Krimeo).


   Kia mi estas?
   Ĉi tie mi kolektis plej diversajn sciigojn pri mi. Eble ili povos helpi al vi imagi, kia mi estas.

Konatiĝi plu


Reen al la enhavo


Сайт создан в системе uCoz