Pri kio mi okupiĝas?
   Miaj profesiaj interesoj estas medicino, kirurgio, morfologio, topografia anatomio. La topografia anatomio studas kaj esploras la strukturon de la homa korpo laŭ la regioj (sed ne laŭ la ogran-sistemoj, kiel tion faras la norma anatomio), speciale atentante pri tiuj detaloj de anatomio, kiuj estas gravaj por diversaj kirurgiaj manipuloj (la t.n. "kirurgia anatomio"). Tamen mi ne pensas nur pri la laboro. Sube estas prezentitaj miaj plej ĉefaj hobioj, kiujn mi listigis proksimume en la ordo de ilia apero.

Muziko

   Muziko estas mia plej ŝatata arto (eble pro tio, ke mi plej spertas pri ĝi kaj atingis pri ĝi plej bonajn rezultojn). Mi finis muzik-lernejon pri pian-ludado. Kompreneble, miaj muzikaj preferoj estis formigitaj ĝuste fare de la muzik-lernejo. Miaj plej ŝatataj komponistoj estas J. S. Bach, L. van Beethoven kaj W. A. Mozarto; el inter la modernaj komponistoj mi tre ŝatas A. L. Webber.
   Lernante en la muzik-lernejo mi ludis en blov-orkestro. Eble necesis pli serioze lerni trumpetadon, sed mi ne havis por tio sufiĉe da tempo. Memstare mi lernis gitarludadon. Gitaron mi ludas tute neprofesie, kapablas nur akompani la kantadon, sed por mi tio tute sufiĉas.
   Ekde ĉ. 15-jara aĝo mi provas iom komponi. Plej multe mi komponas kantojn (por la versaĵoj de ruslingvaj klasikuloj) kaj ankaŭ iom da instrumenta muziko. En E-medio mi fojfoje koncertas, prezentante laŭ la gitara akompano diversajn kantojn (plej multe - miajn proprajn tradukojn el la rusa kaj iom el la angla). Onidire, tio sonas ne tro tranĉe por oniaj oreloj. :)
   En la rusa lingvo mi kantas sufiĉe multe da t.n. bardaj (do, aŭtoraj) kantoj, plej multe - tiujn de la duopo "Ivasi".


Fot-arto

   Pri arta fotado mi okupiĝis ĉ. 6 jarojn. Ĉio komenciĝis en 1992, kiam la patrino donacis al mi sufiĉe simplan, sed ankaŭ pli-malpli multfunkcian fotilon "Smena 8M". Kun ĝi mi venis en la fot-studion de la urba porinfana kaj porlernejana centro, kie trovis mian instruiston - Miĥail Jevgenjeviĉ KRAVEC. Li estas fotisto de tutmonda famo kaj instruis al ni ne nur la metiadon (teknikon), sed ankaŭ la artan aliron al la fotado. Kelkaj miaj fotoj estis premiitaj en multaj (ankaŭ internaciaj) konkursoj kaj ekspozicioj.
   Eblas diri, ke la fot-studio instruis min ne nur pri la fotado, sed ankaŭ pri la vivo. Tie mi trovis multajn bonajn amikojn, kun kiuj ni multfoje entreprenis turistajn marŝojn tra la naturo ĉirkaŭ Jalto. Bedaŭrinde, tiuj ligoj jam preskaŭ ne plu ekzistas, tamen mi varme rememoras la tempojn de la fot-studio.
   Nur kelkajn miajn artajn fotojn eblas ekvidi ĉi-tie.


La kantoj de la duopo "IVASI"

   Kun la kreado de tiu ĉi duopo (Aleksej IVAŜĈENKO kaj Georgij VASILJEV; jen ilia ruslingva ttt-ejo: ivasi.ru) mi konatiĝis jam en la lernejo. Iliaj kantoj estas tre diversspecaj, sed ĉiuj - tre altkvalitaj kaj optimismaj. Mi kantas multajn iliajn kantojn kaj jam tradukis kelkajn el ili. Konatiĝi kun tiuj ĉi tradukoj eblas ĉi tie.


Poezio

   Mi komencis poeziumi aŭtune 1995. Malgraŭ ke mi nomas poezion mia hobio, ne eblas diri, ke mi verkis multe. Mi ne opinias min bona poeto, tamen tre ŝatas poezion. Mia plej ŝatata rusa poeto estas N. GUMILJOV. Post kiam mi malkovris por mi Esperanton, evidentiĝis, ke tradukado estas por mi pli interesa, tial lastatempe mi versumas tre malofte.


Esperanto - kiel tio okazis?

   Iam en infaneco mi eksciis pri ekzisto de iu Esperanto. Mi eĉ ĝuste memoras la fontojn: la revuo "Pioner" (sed tamen, la revuo tiam ŝajnis al mi tre teda, tial mi ne konatiĝis kun la artikolo ĝisfunde) kaj artikoleto en iu enciklopedio por infanoj. Tiuj scioj sufiĉis nur por scii, kio estas tiu Esperanto, sed mi neniel sciis, ĉu ĝi vivas plu kaj kiel ĝi estas aplikata.
   Kiam mi estis 12-14-jara, mi mem provis krei artefaritan lingvon, tute sen iu ligo al Esperanto. Kompreneble, miaj provoj estis nur supraĵaj tuŝoj, sed jen treege interesa afero: la sola detalo de mia projekto, kiun mi memoras, estas tri vortoj, kaj ili ĉiuj estas E-taj! Temas pri birdo (nu, facilas klarigi, kial mi elektis ĝin, ja mi studis la anglan), aero (same facilas, ĉar mi bone sciis diversajn latin-grekajn erojn, kiuj eniris la teknikan lingvaĵon de la rusa lingvo) kaj arbo - ĉi tie mi jam ne scias, ĉu mi pruntis tiun vorton de iu fonto, aŭ eble simple elpensis; la fakto restas, ke la vorto evidentiĝis E-ta!
   Somere 2000, promenante tra la Simferopola libro-bazaro, mi ekvidis la komputilan diskon "Ni lernas Esperanton". La prezo ne estis granda, kaj mi aĉetis la diskon pro nura scivolemo: kiel do aspektas tiu mistera lingvo? La disko estis plena je diversaj interretaj materialoj (ne ĉiam altnivelaj), sed estis ankaŭ kelkaj lernolibroj tie. Mi elektis la 20-lecionan lernolibron de B. KOLKER, kaj, kiel evidentiĝis poste, mi faris plej bonan elekton.
   Do mi komencis studi la lingvon. Kiel mi jam diris, mi tute ne sciis, ĉu entute ekzistas iuj esperanstistoj en la mondo, min gvidis nur la scivolemo. Post kelkaj lecionoj mi raviĝis pro vera facileco de la lingvo kaj daŭrigis la lernadon "inercie", samtempe eksciante pri la lingvo kaj la movado ĉiam pli kaj pli. Kiam mi jam proksimis al la fino de la lernolibro (entute mi lernis ĝin ĉ. 7 monatojn), pere de miaj konatoj mi eksciis, ke en Jalto (mia naskiĝ-urbo!) ja ekzistas iuj esperantistoj. Konatiĝinte kun Jefim ZAJDMAN mi mirigis lin per tio, ke mi kapablis bone paroli, malgraŭ ke estis la unua interparolo en mia vivo. Evidentiĝis, ke mi trafis en la plejan centron de la eventoj - maje 2001 mi partoprenis en la tradicia Jalta renkontiĝo "Aroma Jalto". Malgraŭ ke mi komencis lerni la lingvon nur 10 monatojn antaŭe, mi sukcesis ricevi diplomojn pri A-, kaj B-niveloj de Cseh-instruado!
   Ekde la komenco de la studjaro 2001/02 mi komencis instrui Esperanton (ve, ne tre sukcese, kio estas ja normala por E-medio); samtempe mi legis, perfektiĝis, ekkonis pli ktp. Krom la jam menciitan "Aroma Jalto" (kiu okazas ĉiujare) mi partoprenis ankaŭ la kongresojn de UkrEA, rusian IJK-60, kaj renaskiĝintan festivalon "Velura Sezono" (aŭtune 2004). Krome, dank' al Esperanto kaj dank' al E-amikoj el Lodzo vintre 2003 mi vizitis Pollandon, kio estis mia unua E-vojaĝo kaj la unua vojaĝo eksterlanden entute.
   Kiel priskribi mian E-staton kaj memkonscion? Mi estas ĉiam perfektiĝema, gramatikema, serioza esperantisto, penas multe legi kaj sekvi ĉiujn novaĵojn de la komunumo. Kio estas miaj atingoj kaj laboroj en Esperantio? Mi efektivigis 4 plenajn E-kursojn (bedaŭrinde, ili produktis dume nur 2-3 esperantistojn), dum jaro kaj duono mi estis gvidanto de la ruslingva retlisto "Ŝkola Esperanto", multe tradukas, koncertas kun miaj tradukoj, ekde 2003 provlegas "Kontakto"n, membras en la grupo, kiu provizas la rusajn filmojn je subtitoloj, aktivas en forumo ĉe E-novosti, dum IJK-60 estis kungvidanto de la seminario "Flugiloj de malfacila vento", ekde 2005 estas ano de Pasporta Servo (kaj ĝojus vin gastigi en Simferopolo!).
   Vizitu ankaŭ mian priesperantan paĝaron esperantio.narod.ru.


Socioniko

   Socioniko estas scienco, kiu penas klarigi la kapablojn kaj konduton de la homoj surbaze de la teorio pri informa metabolo. Se paroli tre mallonge, do socioniko instruas, ke ekzistas 16 bazaj tipoj de la homa psiko, ĉiu tipo havas siajn fortajn kaj malfortajn punktojn, kaj inter certaj tipoj ekzistas certaj (pli aŭ malpli bonaj) interrilatoj. Scioj pri socioniko povas multe helpi al la homo en ĉiutaga vivo.
   Pri socioniko mi eksciis somere 2001. Bedaŭrinde, mi ne havas sufiĉe da tempo por okupiĝi pri ĝi serioze, tamen miaj scioj pri ĝi estas, kompreneble, multe pli grandaj, ol tiuj de averaĝulo. Dum IJK-60 mi faris prelegon pri socioniko. Samtempe mi poiomete pretigas materialojn por E-lingva socionika paĝaro. Dume vi povas viziti la multlingvan paĝaron socioniko.narod.ru.


Konatiĝi pli (rigardi la fotojn)


Al komenco


Сайт создан в системе uCoz