Павел Можаев
Эсперанто-творчество

   Ниже предлагаю Вам ознакомиться с некоторыми моими эсперанто-стихотворениями. Разумеется, если Вы не знаете эсперанто, Вы ничего тут не поймёте. Ну, может быть это станет для Вас стимулом изучить его - интересно ж, наверное, узнать, чего там Можаев на эсперанто наплодил?
   Для тех кто в полном танке - поясняю, как читать на эсперанто сложные буквы. c - всегда как "ц"; ĉ - как "ч"; e - всегда как "э" (не смягчает предыдущий согласный); g - как взрывное "г"; ĝ - слитный мягкий звонкий "дж"; h - как лёгкий "европейский" h-выдох или как украинское "г"; ĥ - как русское "х"; j - всегда как "й"; ĵ - всегда как "ж"; ŝ - как "ш"; u - как обычное "у" (не "ю"!); ŭ - как неслогообразующее "w". Ударение всегда на предпоследнюю гласную. Если в конце слова стоит апостроф - значит ударение стоит на последней гласной. Вот и всё!
   Удачи! Если понравится - сообщите о результатах!


  Suno mia, mi tre amas vin,
Pensas nur pri vi mi, pensas ial...
Kial do, karega amatin',
Mi tre amas kaj ne scias, kial?

<printempo 2001>
La plej unua kaj la plej mallerta
- самое-самое первое и самое нескладное



            Al verdokula Helenjo
                (ŝercversaĵo)
Ŝiaj belaj okuloj mian koron efikis
Per la sago de l' amo, per la sag' de l' pasi'
Mi tuj perdis trankvilon, efervesk' min ekpikis
Kaj sen kaŭz' plialtiĝis mia sanga tensi'.

Kio min afekciis? Kio min ade puŝas
Al senlima feliĉo, al ĝojo, al ard'?
Sed la solvo facilas, kaj ĝislarme kortuŝas -
Ili ja samkoloras kun la verda standard'.

<aŭgusto 2001>



Ĉagrenita pri l' destin'
Vane mi liniojn rimas...
Ĉu mi timas perdi vin?
Jes, mi timas...
Malgraŭ la dolor' en l' sin'
Mi ridetas kaj petolas.
Ĉu mi volas perdi vin?
Ne, ne volas...
Kio do turmentas min?
Ĉu malsana subkonscio?
Ĉu mi povos lasi vin?
Mankas scio...

<septembro 2001>



                            Al I. F.
Mi scias, ni ne tre proksimas, jes,
Nenion rajtas voli mi, atendi.
Sed viaj belo, ĉarmo kaj kares'
Devigas min ne plu de l' saĝ' dependi.
Do plu kun tiu ĉi besteĉjo restu
Por iomete pli feliĉa esti...

<oktobro 2001>
Tiam mi donacis al la iama adoratino ludilon
- grandan mamutidon.



                            Al I. F.
Mi lasis la urbon, kvazaŭ mi lasus la tutan vivon,
Mi sidas sencele, triste rigardas fenestren ade...
Stultas sidado, sed kiun mi havas alternativon?
Nure sopiri pri vi laŭ frapado rada...
Morgaŭ degelos sopir' kvazaŭ iu benita sonĝo,
Sed retrankviliĝon mi jam neniam sentos:
Aŭ dezirego vin ami min ade ronĝos,
Aŭ de la amo malreciproka teruroj turmentos...

1.11.01



Malordinare varmas la aŭtuno,
Karesas arbojn milda, dolĉa vent',
La foliar' odora kaj maljuna
Jam brulas arde kun malfrua pent'...
Sed ne varmigas min aŭtuna flamo
Dum sen esper' forpasas mia amo...

02:34 09.12.2001
En Krimeo la klimato estas milda, sed tiu aŭtuno
vere estis eksterordinare varma. Eĉ decembre
mi pensis pri aŭtuno...



                            Al I. F.
La ĉielon regas stela malproksimo,
Endormigas luna magi'...
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi...

Dum mateno foras, kial do rapidi,
Ĝuu sonĝojn dum nokt-ebri',
Ja nenio mava povas vin insidi,
Ĉar mi nokte preĝas pri vi...

Morgaŭ post vekiĝo kaptos vin feliĉo
Kaj ne trafos io ali',
Venos bona tempo, je la ĝojo riĉa
Ĉar mi ĉiam preĝas pri vi...

Dormu, mia kara, flugu sonĝpilgrime,
Dum ne vekis vin sun-radi',
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preĝas pri vi...

01:53 03.02.2002
Por tiu ĉi versaĵo mi komponis muzikon -
Стихотворение положено на музыку



Mi volis renkonti la lunon
Sur la surfac' de l' rivero,
Do venis vespere al ponto...

La nokt' estis hela, superba,
Mi staris kaj trinkis la vinon,
Pensante pri vi, mia kara...

Mi volis renkonti la lunon,
Sed ĝi restis post mia dorso...
Mi eĉ kalkuli sukcesis:

Se stari ankoraŭ du horojn,
Do la luno ja nepre aperos
Sur l' rivera rigida surfaco...

Mi poeton Li Po rememoris,
Ankaŭ mi, eble, saltus riveren,
Se mi vin, krom la lunon, ne havus...

Ankaŭ vi eble spektas la lunon,
Ankaŭ vi, eble kredas je io
Nekredebla, mistera, enigma...

Luno pigris kaj tute ne hastis,
Mi fallasis l' botelon malplenan
Kaj en nokton sen spur' malaperis...

27-29.01.02
Laŭ la legendo, la ĉina poeto Li Po pereis,
penante kisi la speguliĝon de la luno sur la akvo.



                            Al I. F.
Dum maldorm' en nokta hor'
Plorsuferas mia kor'.
Kio estas vi por mi?
Bela revo kaj ne pli...

L' laca kaj malsana mens'
Okupatas nur de l' pens':
Kio estas vi por mi?
Vana strebo kaj ne pli...

Ĉesu esti nur martir'!
Lasu ama min delir'!
Fartu bone, mia di',
Nur turmento kaj ne pli...

<somero 2002>



Tagon englutis la nokt' magia,
Ŝveba trankvilo ekregis min;
Pano, fromaĝo kaj ruĝa vin',
Kia silento, beato kia!

nokte 2-3.07.02



Kiel tedas, kiel trudas mia triste trompa am',
Jen lascivas ĝi, jen prudas, sed ne ĉesas ĉi mort-flam'.
Tra nebul' de iluzioj logas min l' impeta streb',
Sed ridante la vizioj malaperas en disŝveb'...
Kaj mi preĝas plensenforta dumvespere kun ve-spir':
"Stopu! Haltu! Ĉesu! Mortu! Lasu min, ho am-delir'..."

10.09.02



Ho, kiel longe tion mi ne sentis;
Ho, kiel longe amo min ne tentis...
Vagadi tra pluveto, tra malvarmo,
Ravite de silent', de nokta ĉarmo,
Spir-ĝui la aeron plor-retene,
Kaj ion strebi - blinde, senkomprene...
Mi benas vin, ho sankta kordoloro,
Kaj nure preĝas nokte kun fervoro,
Ke vi ne lasu min... Ke vi min regu,
Kaj la animon disĉifitan flegu...
Aspiri ion per l' animo tuta,
Ekvivi kun espero senrefuta,
Kaj kontraŭvole disaŭdigi l' krion:
"Alvenu am', ekregu l' tutan mion!"
Kaptadi lumon de l' fenestro fora...
Ĉu povas esti io pli valora?

27.10.02



                            Al Nanjo
Dum venton kaj nubojn obeas l' ĉiel',
Kaj furiozegas la nokt' februara
Kreito de di', enkarniĝo de bel' -
Niksin' min brakumas, kaj flustras: "Ho, kara..."

Reeĥe al kisoj, al dolĉa kares'
Min superplenigas tenero anhela;
Kaj treme mi ardas ĝis sven', ĝis frenez',
Kisante l' niksinon kun flustro: "Ho, bela..."

Kaj en ĉi frenezo perdante min mem,
Dum l' kor' kaj l' anim' ŝtormas, brulas kaj flamas,
L' niksinon mi kisas kun kaŝa plorem'
Kaj timas traflustri: "Mi amas vin, amas..."

18.02.2003



Denove revenis la mondon somer',
De l' viv' resurekto, ekĝoju, profetoj!
Je ŝvit' kaj parfumoj odoras aer',
Je vino kaj brando plenplenas glasetoj.

Pro fajroj kaj lumoj taghelas vesper',
Marĉando, blasfemoj, vendado, aĉetoj,
Fiŝercoj, muziko, trompad' kaj sincer',
Jen ies kaŝemo, jen ies impetoj...

Kaj kiam bolegas aŭgusto-monat',
La sun' onin fritas sen gut' da kompat',
Kaj min anheligas de l' viv rapideco,

Mi daŭre esperas feliĉon de l' speco
De mi aprezata, de l' vera beat':
Ke iam min trovos kaj savos soleco...

24-25.08.03



La urbon sinkas nigra dens' vespera...
La korpon skuas frid' kaj vent-pikad'...
Vespere, nokte estas l' viv' pli vera,
Pli ĝusta, pli sentebla, ol dum tag'.

La nokt' min kovros kontraŭ bruo taga,
Kaj kontraŭ miskondut' de ĉiu spec';
Kaj ĝis maten', ĝis ektagiĝo blaga
Plenĝuos mi solecon en solec'...

<vintro 2003-2004>



Noktomez'...
Spiras nokt' l' odoron de la
Vintr-ekstero.
Blanka neĝo flirtas hela
En aero...
Kaj trista pens' trankvilon mian ŝtelos:
Ĉu ankaŭ vintro ĉi fordegelos?

Nia viv' -
Senespera kvazaŭ fal' de
Neĝereto -
Esperigas nin smeralde
Kun rideto...
Sed min dolore premas la demando:
Kiam ŝiriĝos la viv-rubando?

Ĝojus mi
Kraĉi for pri ĉio mava
Kaj difekta...
Sed se estus l' viv' eĉ rava,
Eĉ perfekta,
Min tamen plu turmentus la respondo:
Kion postlasos mi en la mondo?
Ĉu ion lasos mi al la mondo?
Ĉu pli bonkoros post mi la mondo?

<vintro 2004>
Por tiu ĉi versaĵo mi komponis muzikon -
Стихотворение положено на музыку



 

Назад


Сайт создан в системе uCoz